第7课课文 C

PROVERBOJ

Malsano venas rapide, foriras rigide. Taksi la sanon ni lernas en malsano. Plej bona kuracisto estas la tempo.

Maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango.

 

 RIDU KUN NI

Juna virino konsultis kuraciston. Ŝi babilaĉis tiel multe, ke la kuracisto devis ŝin haltigi.

— Mi petas, montru vian langon!

Ŝi obeis kaj eligis la langon.

— Nu, tenu tiel vian langon, ĝis mi finos por vi la preskribon.



(There are no discussion topics yet in this forum)