第6课课文 B

PARTO B

 

STRANGA TESTAMENTO

 

Iam vivis maljunulo, kiu havis tri filojn. Li havis nek teron, nek oron, nur dek sep azenojn. Kiam li estis mortanta, li testamentis:

— Al mia plej aĝa filo mi donos duonon de la azenoj, al mia dua filo mi donos trionon de la azenoj, kaj al mia tria filo mi donos naŭonon de la azenoj.

Kiam li estis mortinta, la tri fratoj klopodis dividi inter si la azenojn. Ili disputis, disputadis, sed ne sukcesis solvi la problemon. Fine ili decidis peti helpon de la saĝulo, kiu estis intima amiko de ilia patro.

La saĝulo aŭskultis ilin tre atente kaj pripensis la aferon dum kelkaj minutoj. Poste li diris :

— Mi havas azenaĉon. Kvankam ĝi estas malgrasa, tamen mi volas pruntedoni ĝin al

vi.

Kaj li ordonis sian serviston, ke li alkonduku la azenaĉon el lia propra azenejo, kaj ke

li starigu ĝin flanke de la dek sep azenoj.

Post kiam la dek ok azenoj estis ordigitaj laŭvice, li laŭte diris al la plej aĝa el la fratoj :

— Vi rajtas preni la duonon; prenu el ili naŭ! Poste al la dua li diris :

— Vi rajtas preni la trionon; prenu el ili ses! Fine al la plej juna li diris :

— Vi rajtas preni la naŭonon; prenu el ili du!

Ĉiu el la fratoj prenis sian parton. Ili estis kontentaj, ĉar ili ricevis pli ol ili rajtis. Nur kiam ili estis forirontaj, ili rimarkis, ke ili forkondukas nur la dek sep azenojn kaj la malgrasa azenaĉo de la saĝulo ankoraŭ restas tie. Tute ne komprenante la kaŭzon, la tri fratoj ankoraŭ pli multe admiris la saĝulon, kiun ili kredis superhomo.



(There are no discussion topics yet in this forum)