第6课课文 A

第六课

 

SESA LECIONO

 

PARTO A

 

DIALOGO PRI LERNADO DE ESPERANTO

 

A: Ha! Vi jam korespondas kun fremdlandaj esperantistoj! Mi envias vin, Lin Hai! B: Kial envii min ? Vi ja povus fari la samon, se vi scipovus Esperanton.

A: Esperanto ja interesus ankaŭ min, se ĝin mi nur lernus. Kaj tamen, kiel vi scias, mi ne

ŝatas studi fremdlingvan gramatikon kaj lerni parkere fremdajn vortojn.

B: Antaŭ kelkaj jaroj mi havis tiun saman opinion kiel vi. Sed, iom post iom, mi povis konstati: lerni Esperanton estas multe pli facile ol mi supozis.

A: Ĉu vere ? Kiel do vi lernis? Kian kurson vi sekvis?

B: Komence mi partoprenis en vespera kurso por komencantoj. Ĉar mi ne povis ĉeesti dum kelkaj lecionoj, mi sekvis, krome, kurson per korespondado. Samtempe, mi legis Esperanto-gazetojn kaj-librojn, kiujn mi trovis en la biblioteko.

A: Ĉu vi povis tuj kompreni ĉion, kion vi legis ?

B: Ne. Same kiel ĉiuj aliaj komencantoj, mi ne povis kompreni tuj kaj tute kion mi legis. Kiam mi renkontis novan vorton en la teksto, mi provis diveni la sencon. Kiam mi ne sukcesis, mi tute simple plulegis.

A: Vi plulegis, sen plene kompreni ?! Tio ŝajnas al mi absurda.

B: Ne tiel, kiel ŝajnas... Unue, mi legis nur anoncojn, anoncetojn kaj tre simplajn rakontojn. Post kelkaj monatoj, kun plezuro mi konstatis, ke mi komprenas pli kaj pli multe, kaj ke mia lernado progresas pli kaj pli rapide.

A: Ne malbona ja estas via lernomaniero. Vi do lernis per “natura metodo”, se oni povas tiel diri. Ĉu ne ?

B: Jes, ĝuste tian metodon mi uzis. Oni povas lerni fremdan lingvon per multa legado, same kiel la infanoj lernas sian gepatran lingvon per multa aŭdado.

A: Sed kiamaniere vi lernis paroli en Esperanto?

B: Tio ne estas malfacila. Mi ofte aŭskultis kaj ankoraŭ aŭskultas diversajn Esperantajn paroldiskojn, sonbendojn kaj programojn de Radio Pekino.

A: Ĉu ĉio tio ekzistas ?

B: Kompreneble! Ekzistas ankoraŭ multe pli, ekzemple: kunvenoj de  esperantistaj grupoj, renkontoj de esperantistoj, akceptoj al alilandaj esperantistoj, kaj tiel plu, kaj tiel plu.

A: Ha ! ... Tion mi ne sciis. Sed mi tute ne havas tempon.

B: Kiam oni trovas intereson en io, oni ankaŭ trovas tempon por ĝi.

A: Mi ne diros la malon. Sed ekzistas multaj aferoj, kiujn mi volus fari dum miaj liberaj horoj.


B: Oni ja ne povas fari ĉion. Tial, oni devas antaŭ ĉio fari tion, kio povas doni plej grandajn utilon kaj ĝojon.

A: Do mi tuj havigos al mi Esperantan lernolibron kaj vizitos vesperan kurson, por eklerni la belan lingvon Esperanto.

B: Por faciligi vian lernadon mi donacos al vi Esperantan-ĉinan vortaron. Nu, tuj komencu, kaj vi certe tre rapide progresos en la lernado, se vi lernos diligente, persiste.



(There are no discussion topics yet in this forum)