第5课课文 C


 PROVERBOJ

  Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. Morgaŭ estas la amata tago de mallaborulo.

  Ne helpas spegulo al malbelulo. Unu hirundo pritempon ne alportas. Nova balailo pli bone balaas.

  Vortojn ŝparu, agojn faru. Celi anseron, trafi aeron.


  DIALOGETO

  ——Bonan tagon, kamarado A !

  ——Bonan tagon, kamarado B !

  ——Kiel vi fartas, kara kamarado ?

  ——Mi dankas. Mi fartas bone. Kaj vi ?

  ——Mi estas kontenta. Dankon ! Ĉu ankaŭ via familio fartas bone ?

  ——Jes. Feliĉe. Kaj la via ?

  ——Ankaŭ. Ĉiuj anoj de mia familio estas en bona sano. Tio estas la ĉefa afero.

  —— …



(There are no discussion topics yet in this forum)