第4课课文 C



NI RIDU 1

—— Ĉu vi povas promeni kap-al-tere sur la manoj?

—— Jes, mi povas.

—— Ĉu tiam la sango fluas al via kapo?

—— Nu, jes.

—— Ĉu vi scias la kaŭzon?

—— Ne!

—— Ĉar via kapo estas malplena.

2

—— Ĉu vi povas diri kial la nazo estas meze de la vizaĝo?

—— Ne.

—— Nu, por ke oni havu la okulojn ambaŭ-flanke de la nazo.

3

“Patrino,” demandas Petro, “kial nia instruisto havas tiel malmulte da haroj sur la kapo?”

“Ĉar li pensas multe.” respondas la patrino. “Sed kial vi havas tiel multe da haroj, panjo?”

 

 

 



(There are no discussion topics yet in this forum)