第3课课文 C


PROVERBOJ

El popola cerbo venas la proverbo.

Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. Pli bona apude najbaro, ol frato post arbaro.

Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj, ol dek infanoj pri unu patrino. Por patrino ne ekzistas infano malbela.

Gepatroj ekzemplon donas, infanoj la vivon konas.

 

 

POEMETO

 

MURHORLOĜO

Tage kaj nokte mi iras kaj iras, Tamen el hejmo neniam foriras.

Tik-tak! Tik-tak!

Se oni zorgas pri mi akurate, Mi eĉ la horojn aŭdigas sonbate.

Bim-bom! Bim-bom!

——Ludmila Jevsejeva

 



(There are no discussion topics yet in this forum)