第3课课文 B

PARTO B

 

KONVERSACIO

 

Edzino: Mi ĵus ricevis leteron de mia onklino Maria. Vi ankoraŭ memoras ŝin, ĉu ne? Ŝi estas fratino de Elizabeta.

Edzo: Jes, mi memoras. Ŝi estas tiu, kiu edziniĝis du fojojn. Ŝia unua edzo mortis, ĉu ne?

Edzino: Prave. Kaj ŝi havas infanojn el ĉiu sia edziniĝo. Ankaŭ mia onklo Johano, ŝia dua edzo, iam antaŭe edziĝis. Li havas du infanojn el sia unua edziĝo. Li kaj Maria havas kvar.

Edzo: Do ili ĉiuj estas viaj gekuzoj, ĉu ne?


Edzino: Mi nomas ĉiun el ili kuzo aŭ kuzino. Ĉiuj infanoj de Maria estas miaj gekuzoj, tamen la infanoj de Johano el lia unua edziĝo efektive ne estas miaj parencoj.

Edzo: Kio do ili estas unu al la alia?

Edzino: La gefiloj de Maria el ŝia unua edziniĝo estas duoninfanoj de Johano. Maria estas la duonpatrino de liaj infanoj. Ŝiaj infanoj kaj liaj infanoj estas vicfratoj kaj vicfratinoj.

Edzo: Tion mi ne komprenis antaŭe. Mi pensis, ke ili estas duonfratoj kaj duonfratinoj.

Edzino: Ne. Duonfratoj kaj duonfratinoj havas la saman patrinon aŭ la saman patron. La infanoj de Maria kaj Johano estas duonfratoj kaj duonfratinoj al la aliaj infanoj.

Edzo: Tio tre konfuzas mian kapon. Sed kion diras Maria en sia letero? Edzino: Ili ĉiuj venos nin viziti en la venonta semajno.

Edzo: Kio? Mia Dio! Tiam mi neniel povos scii, kiu estas kiu!



(There are no discussion topics yet in this forum)