第3课课文 A

第三课

 

TRIA LECIONO

 

PARTO A

 

FAMILIO EN HARMONIO ESTAS FELIĈA

 

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de mia avo. Nia tuta familio sidas ĉirkaŭ la granda kvadrata tablo kaj gaje festenas. Nur mia patrino ne estas kun ni. Ŝi kuiras manĝaĵojn en la kuirejo.

Miaj avo kaj avino sidas unu apud la alia. Ili estas la gepatroj de mia patro. Mi estas ilia nepo. Apud mia avo sidas mia onklo. Li estas la frato de mia patro. Li havas edzinon, kiu sidas apud li. Ŝi estas la bofratino de mia patro. Ilia filo, mia kuzo, sidas apud mia juna fratino, kiu estas lia kuzino. Mi estas nevo de miaj geonkloj. Mi sidas kontraŭ mia onklino, inter mia patro kaj mia fratino.

Nun mia patrino venas el la kuirejo kaj portas al ni du grandajn pladojn, unu kun fiŝoj kaj la alia kun legomaĵoj. Poste ŝi alportas ankaŭ grandan supujon, en kiu estas vianda supo. La supo havas aparte bonan guston. Ni manĝas kun apetito. La tuta familio havas bonan humoron, kaj mia maljuna avo estas tre kontenta.

— Mi estas feliĉa. — li diras. — Mi ĝuas sanon kaj mi havas bonajn filojn, bofilinojn kaj genepojn, kiuj vivas kune en harmonio.

— Ankaŭ mi estas feliĉa. — diras mia kuzo. — Mi havas tre karajn, tre afablajn geavojn, kiuj multe zorgas pri mi kaj mia tuta familio, ĉu ne?

— Jes, jes! Bonaj estas niaj geavoj! — krias mia fratino.

Tio, kion diris mia kuzo kaj mia fratino, plaĉas al la geavoj. Ili tre ĝojas kaj ridas, kaj ankaŭ la tuta familio.



(There are no discussion topics yet in this forum)