第20课课文 C

LA KANTO DE SARA


 

Sara ekgenuis sur la herbo, ĉe la piedoj de la princo, kaj pinĉinte kelke da akordoj sur la harpo, komencis kanti:

— Kie estas tiu, kiu ne havus ĉagrenon? Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo, havus la rajton diri: jen tago, kiun mi pasigis sen malĝojo? Kie estas la homo, kiu kuŝiĝante en la tombon, povus diri: Mia vivo pasis sen doloro kaj timo, kiel serena tago apud Jordano!

Sed kiel multenombraj estas tiuj, kiuj ĉiutage priverŝas sian panon per larmoj kaj kies domo estas plena de sopiroj.

La ploro estas la unua voĉo de l' homo sur ĉi tiu tero, kaj la ĝemo lia lasta adiaŭo. Plena de' malĝojo li eniras en la vivon, plena de bedaŭro li malleviĝas al la loko de l' ripozo. Kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.

Kie estas tiu, kiu neniam sentus la maldolĉecon de l' ekzistado? Ĉu tio estas la infano, kies patrinon forrabis la morto, aŭ la suĉulo ĉe la mamo, kiun la malsato sekigis?

Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo? Ĉu tio estas la ĉasisto, kiu persekutas kapreolinon, kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon? Ĉu tio estas la militisto, kiu laciĝante marŝas al la gloro, kaj renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavojn, sojfantajn sangon? Ĉu tio estas la granda reĝo, kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj, kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno, timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?

Kaj tial la koro de l' homo en ĉiu loko kaj en ĉiu horo estas plenplena de malĝojo. En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio, en la kavernoj la drako, inter la floroj la venena serpento. Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas, kiel ŝteli lian teron, en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon de lia ĉambro. En la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta, en la matura aĝo---ĉirkaŭita de l' danĝeroj, kiel la baleno ---de la profundaj akvoj.

Kaj tial, sinjoro, mia Kreinto, al vi sin turnas la laca animo. Vi alkondukis ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj. Vi fermis ĉiujn vojojn de l' trankvileco, escepte de tiu, kiu kondukas al vi. Kaj kiel la infano, kiu ne scias paŝi, kroĉiĝas al la vesto de la patrino por ne fali, tiel la mizera homo etendas la manojn al via kompato kaj liberiĝas de la duboj....

                                         

                                         el <LA  FARAONO>



(There are no discussion topics yet in this forum)