第20课课文 A

第二十课 DUDEKA LECIONO

 

PARTO A

LA HOMO

La homo, same kiel la plimulto de la evoluintaj bestoj, havas la kvin klasikajn sensojn, kiuj estas la vidado, aŭdado, flarado, gustumado kaj tuŝado, kaj ĉi-rilate la homo estas simila al la aliaj evoluintaj animaloj.

Nia okulo estas la organo de la vidado kaj nia orelo estas tiu de la aŭdado. Per la okulo ni perceptas la lumon kaj la kolorojn, formojn, dimensiojn, poziciojn de la objektoj, kaj per la orelo ni distingas la malsamajn sonojn kaj bruojn. La nazo, per kiu ni flaras la odorojn, estas la organo de la flarado kaj la lango, per kiu ni perceptas la gustojn, estas la organo de la gustumado. Tuŝante aŭ palpante la objektojn, ni povas taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco, varmeco ktp., tio estas tuŝado --- senso, kiun ni havas pere de nia haŭto

Krom la supre diritaj kvin sensoj, nun oni rekonas ĉe la homo ankaŭ la muskolan senson, kiu ricevas la impresojn pri movado kaj penado de la muskoloj, kaj la senson de ekvilibro rilate al la spaco, la gravito ktp.

Sed la plej esenca diferenco inter la homo kaj la aliaj animaloj konsistas en tio, ke nur la homo havas la racion kaj kapablas pensi, paroli kaj krei instrumentojn. Ni havas en la kapo la plej evoluintan cerbon, per kiu ni pensas; la cerbo estas la organo de la pensado. Por komuniki niajn pensojn kaj ideojn unu al la alia dum la kuna laborado, ni bezonas paroli kaj tiel naskiĝis la lingvoj.

Se iu vigle pensas kaj facile komprenas, oni diras, ke li estas inteligenta: se iu estas konstante kaj zorge laborema aŭ lernema, oni diras, ke li estas diligenta. La inteligentulo lernas rapide, sed la diligentulo lernas ĉiam bone.

Se ni memoras, ke ni jam aŭdis, vidis aŭ legis ion, ni tion konas; kaj se ni bone konas ion, ni tion scias. Mi konas lian nomon, ĉar iu diris ĝin al mi. Mi konas tiun poemon, ĉar mi ĝin legis kaj iom scias pri ĝia enhavo. Sed, se mi povas laŭvorte reciti la poemon, tiam oni diras, ke mi scias tiun poemon.

Ĉe la homo la sentoj ĝenerale estas pli evoluintaj kaj pli kompleksaj ol ĉe la aliaj animaloj. La bestoj ĝenerale amas siajn idojn, sed la amo de niaj gepatroj al ni estas multe pli forta kaj multe pli profunda ol tiu de la bestoj al siaj idoj. Cetere, ni ne nur ame zorgas pri la junaj, sed ankaŭ respektas la pliaĝulojn kaj maljunulojn.

Kiam ni vidas belan bildon, belan statuon aŭ belan pejzaĝon, ni ne povas deteni nin de admiro al la beleco; kontraŭe, se ni vidas malbelaĵon, ni sentas abomenon al ĝi, kaj tio estas la kaŭzo, kaj ni ne volas tuŝi iun fiinsekton aŭ ion malpuran.

Vidante aŭ aŭdante ion agrablan, ni sentas plezuron. Se ni vidas amuzan spektaklon, aŭdas belan muzikon aŭ legas interesan libron, kaj kiam nia instruisto diras, ke niaj taskoj estas bone faritaj, ni sentas kontenton kaj ankaŭ tio nin plezurigas; kaj kiam ni sentas animan plenkontentecon, ni estas feliĉaj. Sed, se io malagrabla okazas al ni, ni estas malkontentaj kaj pro tio ni ĉagreniĝas.

Ĉiu homo havas la senton de sia digno kaj neniel toleras, ke aliaj lin ofendu. Ni gardas nian personan dignon kaj ankaŭ tiun de aliaj. Vidante, ke iu ofendas alian, ni havas simpation al la ofendato kaj antipation kontraŭ la ofendanto. En niaj rilatoj kun aliaj homoj niaj kondutoj devas esti konformaj al la principo: ni ne trudu al aliaj tion, kion ni devus rifuzi.

Ni estas por la vero, justeco kaj paco kaj kontraŭ la absurdo, maljusteco, perforto kaj agresa milito. Ni amas nian patrujon kaj ĉiam estas pretaj ĝin defendi, se nian landon malamikaj armeoj aŭdacas invadi. Ami kaj defendi nian patrujon, --- jen la devo sankta, por ni ĉiuj ne rifuzebla.



(There are no discussion topics yet in this forum)