第19课课文 C


DU  VERSAĴETOJ

 

AKVOMELONO

Akvomelono,

Akvomelono,

Konfesu nur sen fanfarono;

Ĉu estas ruĝa vi, aŭ blanka,  

Dolĉega, aŭ sukeromanka?

— Gustumu, timu pri nenio,  

   Min ame vartis sunradio!

                 (Ludmila Jevsejeva)

 

AGLO KAJ STRUTO

Aglo flugas alte en l' aero,

Struto marŝas pene sur la tero.

La flugilojn struto vane movas,

Ĝi atingi aglon, ho, ne povas!

          (Julio Baghy)



(There are no discussion topics yet in this forum)