第19课课文 A

第十九课 DEKNAŬA LECIONOA


PARTO A

 

LA PLANTOJ

 

En la kamparo oni vidas preskaŭ ĉie vegetaĵojn, t.e. arbojn, arbedojn, herbojn, fungojn ktp.

La arbo estas plurjara ligneca planto, kiu havas pli-mlapli altan trunkon kaj branĉojn, ekz. la pino, platano, kverko. Ankaŭ la arbedo estas ligneca planto, sed ĝi havas nur malaltan trunketon kaj disbranĉiĝas tuj de la bazo, ekz. la rozo, siringo, kratago. Se multaj arboj dense kreskas sur pli-malpli granda areo, ili formas arbaron.

La arboj, kiuj produktas fruktojn, estas fruktarboj. Printempe la fruktarboj burĝonas kaj naskas belajn florojn; somere ili estas kovritaj de densaj folioj kaj ŝarĝitaj de oraj fruktoj; aŭtune la folioj velkas kaj falas, kaj vintre la arboj faras en si trankvile preparadon por la venonta printempo.

La arbo, kiu donas pomojn, estas pomarbo aŭ pomujo; la arbo, kiu donas pirojn, estas pirarbo aŭ pirujo. La pomujo kaj pirujo estas fruktarboj. Jen estas kelkaj aliaj fruktarboj: oranĝujo, ĉerizujo, persikujo, prunujo, abrikotujo, kaŝtanujo, olivujo.

Sed ne ĉiu fruktoplanto estas arbo, ekz. la vinberujo estas arbedo kaj la fragujo estas nur herbo.  

La herbo estas pli-malpli mola kaj sukoplena planto, kies surteraj partoj ĉiujare forvelkas. Anstataŭ trunkon la herbo havas tigon. La greno kaj legomoj estas herboj, kaj tiaj estas ankaŭ la melono kaj akvomelono; cetere, eĉ la bananujo estas herbeca planto.

Malbonaj herboj, kiuj estas malutilaj al la kulturataj plantoj, estas nomataj herbaĉoj. La herbaro estas loko, kiu estas kovrita de herboj, kaj la herbejo --- loko, kie kreskas sovaĝaj aŭ kulturataj paŝtaj herboj. La fojno estas maturaj herboj, kiujn oni rikoltas kaj konservas kiel nutraĵon por la brutoj.

Ĉia panodona herbeca planto estas nomata greno. Al la greno apartenas la tritiko, hordeo, milio, maizo kaj rizo. Kiam la grenplantoj estas maturaj, la kamparanoj falĉas ilin per falĉiloj kaj ligas en garbojn. Poste ili portas la garbojn al draŝejo kaj draŝas la falĉaĵon per draŝilo aŭ draŝmaŝino, por eligi la grajnojn el la spikoj.

Ĉiu ĝardena herbo, kiu povas servi al ni kiel plado, estas legomo, ekz. brasiko, florbrasiko, terpomo, tomato, spinaco, karoto, rafano, kukumo, pizo, cepo, kapsiko, fabo, fazeolo. Diversaj legomplantoj havas diversajn manĝeblajn partojn. La terpomo estas la subtera tigo de terpomo-planto; la tomato estas la frukto de tomatoplanto; la karoto estas la radiko de karotoplanto. La florbrasiko estas manĝebla je la flora parto kaj la spinaco, kiel oni scias, estas manĝebla je preskaŭ ĉiuj partoj.

La plantoj vegetas en ĉiaj lokoj, kie la suno brilas je longaj horoj kaj la grundo estas taŭga, la plantoj kreskas tre rapide. Musko povas vegeti en tre malvarmaj, ombraj lokoj, dum kaktoj kaj iuj krudaj herboj povas vegeti en tre sekaj, varmegaj lokoj. La fungoj, kiel oni scias, kreskas ja sur aliaj plantoj aŭ putriĝinta ligno.

Iuj plantoj kreskas sovaĝe, aliaj kreskas nur tie, kie oni ilin semis, nome sur kampoj aŭ en ĝardenoj. Por ke la plantoj povu bone kreski, oni devas plugi la teron, de tempo al tempo erpi kaj sarki la kampojn kaj la legom- kaj fruktoĝardenojn, prizorgadi la plantojn ktp. , kaj tiel estiĝis la agrikulturo, kiu estas la bazo de la tut-homara vivo.



(There are no discussion topics yet in this forum)