第18课课文 C


LA VULPO KAJ LA VINBERO

                     Allogis la vinbero, sed estis iom alte.

La vulp' klopodis longe por ĝin atingi salte,

                     Sed ne sukcesis, lacis, rigardis ĝin, avida,

                     Finfine ŝultrotiris, dirante: "Eh, acida!"

                    ——K. Kalocsay

 

LINGVAJ ŜERCOJ

             Kio estas lampiro?——irado, kiun faras lampo.

             Kio estas gratulo?——Homo, kiu gratas.

             El kio konsistas la kulo?——El kuleroj.

             Kaj kio estas zoologia ĝardeno?——Loko, kie bestoj pririgardas homojn.



(There are no discussion topics yet in this forum)