第18课课文 A

第十八课 DEKOKA LECIONO

 

PARTO A

 

LA ANIMALOJ

 

"Animalo" estas komuna nomo por ĉiuj vivantaj estaĵoj, kiuj estas kapablaj senti kaj sin movi. La animaloj bezonas spiri, manĝi kaj trinki, ĉar ili vivas; sen aero kaj nutraĵo ili ne povas vivi, ili mortas.

La homo apartenas al la animaloj; ĉiu animalo alia ol homo estas nomata besto. Oni dividas la bestojn en klasojn. La ĉefaj klasoj de la bestoj estas la mamuloj, birdoj, rampuloj, amfibioj, fiŝoj, insektoj.

La mamuloj estas klaso de tiuj animaloj, ĉe kiuj la inoj nutras siajn idojn per sia lakto. Preskaŭ ĉiuj mamuloj estas kvarpieduloj. La kvarpieduloj vivas sur la tero; ili havas kvar piedojn por iri, kuri kaj salti; ordinare ilia korpo estas kovrita de haroj.

El la kvarpieduloj la ĉevalo, azeno, bovo, ŝafo, kapro, kuniklo, hundo, kato, porko, kamelo ktp. estas bestoj hejmaj; dum la leono, tigro, urso, lupo, vulpo, leporo, elefanto, simio ktp. estas bestoj sovaĝaj. Brutoj estas tiuj kvarpiedaj hejmaj bestoj, kiujn oni paŝtas por sia bono, ekz. bovo kaj ŝafo.

La birdoj vivas en la aero kaj sur la tero, ili havas du piedojn por iri aŭ salti kaj du flugilojn, per kiuj ili flugas. Anstataŭ buŝon ili havas bekon, kaj ilia korpo estas kovrita de plumoj.

La bestoj el la du supre diritaj klasoj havas varman kaj ruĝan sangon kaj unu koron, kiu batas kaj tiel igas sangon cirkuli. Ili havas pulmojn por spiri kaj stomakon, kiu servas al ili por digesti la nutraĵon. Se tiuj ĉi organoj bone funkcias, ili estas en bona sanstato, se ne , ili malsanas.

La testudo, lacerto, serpento kaj krokodilo apartenas al la klaso de rampuloj. Ili rampas sur la tero, kaj la temperaturo de ilia korpo estas ne konstanta, sed ŝanĝiĝanta laŭ la temperaturo de la aero ĉirkaŭe.

La rano kaj la bufo estas amfibiaj bestoj, kiuj vivas kaj en la akvo kaj sur la tero, ankaŭ ilia korpotemperaturo ŝanĝiĝas laŭ la aertemperaturo.  

La fiŝoj vivas en la rivero, lago kaj maro. Ili havas nek piedojn nek flugilojn, sed naĝilojn, per kiuj ili sin movas naĝante. Ankaŭ ili spiras, sed ili spiras ne per pulmoj, sed per brankoj.Ordinare ilia korpo estas kovrita de skvamoj.

La insektoj estas tiaj bestoj, kiel la abelo, lampiro, silkraŭpo, muŝo, moskito, formiko ktp. La abelo, kiu produktas mielon, kaj la silkraŭpo, kiu produktas silkon, estas insektoj utilaj, dum la muŝo kaj moskito estas insektoj malutilaj aŭ fiinsektoj, ĉar ili ne sole produktas nenion sed eĉ faras malbonon al la homo.

 



(There are no discussion topics yet in this forum)