第17课课文 C


ANEKDOTOJ

1

Oni invitis stultan bienulon rigardi korbopilkan matĉon. Kun granda intereso li rigardi, kriadis, aplaŭdis tute same, kiel la aliaj en la publiko. Post la matĉo oni demandis lin, kiel plaĉis al li la matĉo.

 —— Tre plaĉis al mi ĉio, sed nur tion mi ne povas kompreni, kial oni donis al la dek homoj nur unu pilkon. Ĉu oni ne estus povintaj doni al ĉiuj po unu, ke ili povu trankvile ludi?

2

Peĉjo tre ŝatas la piedpilkon, sed ne ŝatas fari verkekzercadon. Foje en la lernejo dum la Esperanta studhoro la lernantoj devis skribi verketon kun la titolo: NIA LASTA PIEDPILKA MATĈO. Apenaŭ komencis labori la aliaj lernantoj, Peĉjo jam fermis sian kajeron. La instruistino demandis mire:

 —— Peĉjo, kial vi ne skribas?

 —— Mi jam finis, sinjorino instruistino.

 —— Ĉu? Nu, montru al mi vian kajeron!

Peĉjo donis sian kajeron al la instruistino, kaj ŝi legis: "Hieraŭ pluvis kaj la matĉo ne okazis."

3

Karlo estas fervora amatora sportisto. Iutage li malsaniĝis kaj iris al kuracisto. La kuracisto prenis lian temperaturon kaj diris:

 —— 38.6 gradoj!

 —— Kaj kiom estas la mondrekordo? —— demandis Karlo.



(There are no discussion topics yet in this forum)