第17课课文 A

第十七课 DEKSEPA LECIONO

 

PARTO A

 

SPORTOJ

 

"Laboro finita, ripozo merita" estas unu el la Esperantaj proverboj. Similaj proverboj ekzistas ankaŭ en naciaj lingvoj. Estas vere, ke ĉiu el ni bezonas ripozon, kiam ni sentas nin lacaj. Ni ja ne devas senripoze laboradi la tutan tagon, se ni volas pli bone plenumi nian laboron.

Ĉiu havas sian preferatan ripozmanieron. Post peniga laboro iuj preferas trankvile sidadi aŭ dormeti, aliaj ŝatas legi distrajn librojn aŭ ekskursi al la kamparo. Sed la plej bona maniero eble estas partopreni en sportoj.

La sporto estas korpa ekzercado aŭ ludo, celante ne nur la amuzon, sed ankaŭ la disvolvon de la fizikaj forto kaj lerteco kaj de la energio, obstino kaj decidemo. Sportoj povas esti teamaj, kiel ekzemple korbopilko kaj piedpilko, aŭ individuaj, kiel ekzemple kuroj, saltoj, ĵetoj, celpafado, biciklado, remado, naĝado, montogrimpado, gimnastiko, pezlevado ktp. Krome al la sportoj apartenas ankaŭ ŝako, kartludo, hokfiŝado, ĉasado kaj aliaj similaj amuzoj.

Ne ĉiu, kiun interesas sportoj, volas mem sporti. Multaj preferas esti spektantoj, aŭ persone ĉeestante sportludojn, aŭ rigardante ilin sur televidilo. Kiam okazas grava matĉo de tabloteniso aŭ alia sporta konkurso, ordinare estas malfacile akiri biletojn, ĉar ja ĉiu volas ĝin spekti.

La sporto povas refreŝigi nian kapon kaj plifortigi nian korpon. Nu, se ni volas resti ĉiam viglaj kaj sanaj, amu kaj praktiku la sportojn!



(There are no discussion topics yet in this forum)