第16课课文 B

PARTO B

 

DEMOSTENO

 

Demosteno estis la plej granda greka oratoro. Li perdis la patron, kiam li estis apenaŭ sepjara. Foje li aŭdis oratoron kaj estis ravita per la bela parolado. Li tuj decidis ankaŭ fariĝi iam oratoro.

De tiu tago li ne plu partoprenis en la ludoj kaj dediĉis la tutan tempon al legado, skribado kaj parolado. Kiam li jam estis plenaĝa, li foje preparis belan paroladon kaj diris ĝin antaŭ popola kunveno. Sed oni fajfis lin, kaj ŝajnis, ke lia tuta penado estis vana.

Malĝoja li revenis hejmen. Amiko kuraĝigis lin al dua provo. Li laboris ankoraŭ pli diligente kaj pli flue diris la paroladon. Sed, ho ve, oni ree mokis lin. Kaŝinte la vizaĝon en la mantelon, li iris malespera hejmen. Alia amiko vizitis lin kaj montris al li la mankojn kaj erarojn de lia parolmaniero. Kiel oratoro, li havis tri ĉefajn mankojn: unue li parolis tro mallaŭte, ĉar li havis malfortan bruston; due li parolis malklare kaj kelkajn sonojn li tute ne povis elparoli, ekzemple "r"; fine li havis malbonan kutimon, ke li levis la ŝultrojn post ĉiu dirita frazo. Sed kiel forigi ĉion tion? Demosteno ne perdis la esperon.

Kion oni volas, tion oni povas. Por fortigi la bruston Demosteno suriris ĉiutage plej krutajn montojn aŭ iris al la bordo de la maro, kiam la ondoj bruegis, kaj penis per sia voĉo superi ilian muĝon. Por bone elparoli “r” kaj kelkajn aliajn sonojn li metis malgrandajn ŝtonojn sub la langon kaj tiel parolis. Por forigi la kutimon levi la ŝultrojn, li pendigis super la ŝultro glavon, kiu vundis ĝin ĉiufoje, kiam ĝi leviĝis. Fine li tondis la harojn mallongaj: li ne povis eliri kaj devis dediĉi la tutan tempon al siaj studoj. Per tiaj senĉesaj ekzercoj kaj penoj li fine fariĝis la plej granda oratoro de la mondo.

(el "Unua Legolibro" de Kabe)

 

*********************************************************************************************

 

PREFERE MORTU FRUE

 

Dum milfamiliestro manĝis ŝafaĵon, osto kaptiĝis en lia gorĝo. Ĝin li ne povis eligi nek engluti, kaj ĝi lin doloregis. Neniu el la kuracistoj, kiujn li venigis, povis lin helpi, kaj fine li devis sendi iun al Afanti por peti ties helpon.  

Afanti skribis leteron kaj donis ĝin al la sendito, dirante, ke lego de la letero efikos pli bone ol kuracilo.

La sendito rapidis hejmen kun la letero kaj ĝin transdonis al la milfamiliestro. Malferminte la koverton kaj leginte la leteron, ĉi tiu tuj forte koleriĝis kaj tre baldaŭ mortis. Oni prenis la leteron kaj legis:" Via milfamiliestra Moŝto! Vi faris multajn kulpojn kaj krimojn dum la tuta vivo, kaj eĉ la ŝafo, kiun vi manĝis hodiaŭ, estis prenita de vi el la domo de malriĉulo. Estas via feliĉo, ke vin mortigas la ŝafosto. Kial peti kuraĉon? Prefere mortu frue!"


(There are no discussion topics yet in this forum)