第15课课文 B

PARTO B

 

DU POEMOJ DE LI BAJ

 

Nokta Penso

Antaŭ lito blanke brila luno floras,

Super tero kvazaŭ prujno blankkoloras.

Kapolevo: brilan lunon mi rigardas,

Kapoklino: naskvilaĝon mi memoras.

 

Kanto de Ĉju-Pu

Tridek mil futojn longa estas blanka har',

Ĉar same longe la ĉagren' sin trenas,

Ne scias mi: de kie en spegula klar',

Ĉi tiu prujno de aŭtun' devenas.

(el "ETERNA BUKEDO" de K. kalocsay)



(There are no discussion topics yet in this forum)