第14课课文 A

第十四课 DEKKVARA LECIONO

 

PARTO A

 

LA MANĜADO

 

La manĝo ludas gravan rolon en nia vivo. Kvankam ni ne vivas por manĝi, tamen sen manĝo ni ne povas vivi kaj labori.

Ĉiu homo scias manĝi: enmeti la manĝaĵon en la buŝon, ĝin gustumi, bone maĉi kaj poste engluti. La maĉitaĵo miksiĝas kun la salivo kaj iras tra la gorĝo en la stomakon kaj en la intestojn por digestiĝo.

Ni manĝas, kion produktas la plantoj. La plantoj ne nur donas al ni grenojn, legomojn, fruktojn ktp, sed ankaŭ liveras viandon, lakton, buteron kaj ovojn, kiuj venas de bestoj ilin manĝantaj.

Kutime oni manĝas tri fojojn dum ĉiu tago, nome oni matenmanĝas en la mateno, tagmanĝas ĉe la tagmezo kaj vespermanĝas en la vespero. En iuj landoj oni manĝas abunde ĉe la tagmezo kaj modere en la vespero; en aliaj landoj, kontraŭe, oni modere tagmanĝas kaj abunde vespermanĝas. Kiun el tiuj du kutimoj vi preferas?

En la pratempo la necivilizitaj homoj manĝis nur krudajn manĝaĵojn. Nun preskaŭ ĉiu popolo havas sian propran kuirarton. Estas vaste konate, ke la ĉina kuirarto estas unu el la tri ĉefaj kuirartoj en la mondo. La du aliaj estas la franca kaj la hungara.

La kuiristoj kuiras la manĝajojn diversmaniere: ekz. ili bakas en forno, rostas antaŭ aŭ super la fajro, fritas en bolanta oleo aŭ graso. Por prepari la manĝajojn ili uzas potojn, kaserolojn ktp, kiuj estas kuiriloj. La kuiritaj manĝaĵoj estas entenataj en pladoj, teleroj, supujoj kaj aliaj vazoj. Por manĝi oni bezonas uzi manĝilojn. La eŭropanoj kutime uzas kuleron, tranĉilon kaj forketon, dum la ĉinoj, japanoj kaj aliaj orientaziaj popoloj uzas "kuajziojn" (manĝbastonetojn) kaj "ŭanojn" (ĉinajn manĝovazojn).

Por vivteni nin ni bezonas ankaŭ trinki. Ni trinkas akvon, teon aŭ kafon. Oni trinkas ankaŭ brandon, vinon aŭ aliajn alkoholajn trinkaĵojn. La glaso kaj taso estas trinkvazoj, kaj la kruĉo kaj botelo estas vazoj por enteni trinkaĵon. Tiu, kiu kutime drinkas, t.e. plezuriĝi en la trinkado de la alkoholaĵoj, estas drinkulo. Drinkado estas abomeninda kaj ofte estas la kaŭzo de iuj malfeliĉoj familiaj kaj eĉ sociaj.

En la ĉiutaga vivo oni devas ellerni de sia patrino la mastrumadon kaj kuiradon: kiel oni manĝpretigas rizon kaj knedas paston, kiel oni bakas panon kaj kukon, kiel oni preparas diversajn supojn kaj pladojn, kiel oni rostas viandon kaj fritas terpomojn, ovojn, fiŝojn k.t.p.

Sed en la socia vivo tiom da scioj ne sufiĉas. Oni devas koni ankaŭ la regulojn de festenado: kiel meti la tablon? kiel servi la diversajn pladojn kaj kiel regali la gastojn.

Dum kuirado ni devas aldoni salon, saŭcon, vinagron, sukeron, ajlon, pipron kaj aliajn spicojn al la manĝaĵoj, por fari ilin bongustaj. La salo faras manĝaĵon sala, la vinagro faras acida, la sukero faras dolĉa kaj la pipro faras akragusta.

Proverbo diras: pri gustoj oni disputi ne devas, ĉar ĉiu havas sian propran guston kaj pro tio neniu manĝaĵo povas plaĉi al ĉiu. Jen kial oni diras, ke la kuirado estas arto malfacila, vera.

Gastante oni manĝu multe kaj bonapetite la bongustajn manĝajojn, per kiuj la gastiganto lin regalas. Tio esta la plej granda laŭdo por la kuiristino kaj tiam ŝi meritas toston de la gastoj.



(There are no discussion topics yet in this forum)