第13课课文 A

第十三课 DEKTRIA LECIONO

 

PARTO A

LA OVO DE KOLUMBO

 

Kardinalo Mendoza aranĝis por Kolumbo grandan festenon kaj diris al li ĉe la tablo laŭdan paroladon. Li nomis lian eltrovon la plej granda venko de la homa saĝo. Multaj korteganoj, sidantaj ĉe la tablo, aŭskultis la laŭdojn kun malplezuro.

"Ŝajnas al mi," diris unu el ili, "ke ne malfacile estis trovi la vojon al Ameriko! La oceano ĉie estas malfermita, kaj eĉ plej simpla maristo ne perdus la vojon!"

"Mi neniam pensis, ke tio estas ia merito," respondis Kolumbo," kaj mi nur dankas la Ĉielon, ke ĝi elektis min por ĉi tiu eltrovo."

Kiam la gastoj daŭrigis disputadon, ĉu estis facile aŭ malfacile fari ĉi tiun eltrovon, Kolumbo ekstaris, prenis ovon kaj diris: "Kiuj el vi povas starigi ĉi tiun ovon tiel, ke ĝi ne falu?"

Ĉiuj gastoj volis montri sian lertecon, sed neniu sukcesis starigi la ovon.

"Donu, mi petas, la ovon al mi!" diris Kolumbo. Li prenis la ovon, ekfrapis ĝin delikate kontraŭ la tablo: la ovo iom rompiĝis kaj stariĝis.

"Ah," ekkriis la gastoj, " tion scius fari ĉiu el ni!"

"kial do," respondis Kolumbo ridetante, "vi tion ne faris? La diferenco inter ni estas jena: vi povus tion fari, kaj mi faris."

Tia estas la deveno de la esprimo: La ovo de Kolumbo.



(There are no discussion topics yet in this forum)