第12课课文 B

PARTO B


MALFELIĈA KOMERCISTO

 

Juna homo, kiu ne havis laboron en sia urbo, veturis al Londono por serĉi helpon ĉe sia parenco. La parenco donis al li kelkajn ĉapelojn kaj konsilis al li stari sur la strato kaj vendi ilin.

Ĝoja, ke nun li povos iom perlabori, la junulo prenis la ĉapelojn kaj iris kun ili al homplena strato kaj ekstaris en la oportuna anguleto.

En la vespero li revenis al la parenco, kaj tiu demandis:"Nu, ĉu vi multe vendis?" "Ha," malĝoje respondis la junulo :"eĉ unu ĉapelon mi ne vendis!" " Kial? Ĉu vi al neniu proponis? Kion do vi faris dum la tuta tago?"    " Mi tenis la ĉapelojn bone kaŝitaj en la kesto, por ke la polvo ne difektu ilin. Sed en la daŭro de la tuta tago, mi ne havis okazon proponi ilin al iu, ĉar ĉiuj homoj, kiuj preteriris sur la strato, jam havis ĉapelon sur la kapo."

(el La Tuta Esperanto)



(There are no discussion topics yet in this forum)