第1课课文 B

PARTO B

 

KIU SCIAS RIPOZI, SCIAS ANKAŬ LABORI

 

Estis dimanĉa posttagmezo. Li Ming kaj mi sidis ĉe la tablo en mia hejmo. Ni lernis Esperanton. Sur la tablo kuŝis kajeroj kaj libroj. Li Ming laŭte legis, kaj mi skribis per la krajono tion, kion li legis. La lernado daŭris tre longan tempon.

—Jam laca mi estas. Mi deziras iom ripozi kaj min iel amuzi.— mi diris.

—Nu, bone, ni ripozu! Kiu scias ripozi, scias ankaŭ labori. —diris Li Ming en bona humoro.

—Mi havas por vi tre amuzan problemon. Ĉu vi povas ĝin solvi?

—Ĉu mi povas aŭ ne, mi ne scias, sed mi volas provi. — mi respondis.

—Kie estas alumetoj?

—Jen.

Mi donis al li skatolon da alumetoj, kaj li elprenis ses alumetojn. Poste li diris.

—Ĉu vi povas fari kvar triangulojn el la ses alumetoj?

Mi ĉiel rompis al mi la kapon por trovi la solvon, sed vane. Konfesinte, ke mi ne estas kapabla tion fari, mi petis lin montri al mi la solvon.

Li unue faris unu triangulon el tri alumetoj kaj poste almetis al ĝi la tri aliajn en tia maniero.


 图片

 

—Ho, kiel simpla estas tia solvo! Se mi cerbumus ankoraŭ unu momenton, mi mem ja povus ĝin trovi. —mi diris— Ĉu vi povas meti al mi alian problemon?

—Nu, provu fari iun Esperantan sufikson aŭ prefikson el la samaj alumetoj.

Rapide mi faris el la ses alumetoj jenan sufikson ET kaj per tio mi ricevis laŭdon de Li Ming. Post tio ni denove komencis lernadi kaj nia lernado daŭris ĝis la vespero.



(There are no discussion topics yet in this forum)