第11课课文 C


HUMURAĴOJ

1

Instruisto: Diru al mi la diferencon inter la fulmo kaj la elektro?

Lernanto: La fulmo estas senkosta, dum por la elektro oni devas pagi.

2

"Kiel saĝaj estas la scienculoj!" diris Petro. "Ili scias antaŭe, kiam estos eklipso de la suno.!"

"Malsaĝulo!" respondis Johano. "Ili ja scias tion el la kalendaro!"

3

Provinca stacidomo. La trajno malfruas.

——Ho, terure! La trajno malfruas pli ol 20 minutojn. Mi ne komprenas, pro kio ekzistas la horaroj!?

——Sed se ne ekzistus horaroj, kiel vi scius, ke la trajno malfruas?

 

 

 

 

DU VERSAĴETOJ

 

La  Luno

En la arbaro

silenta nokt' odoras;

sekretajn vojojn

la arĝentvesta Luno

scivole priesploras.

 

La  Pino

La altan pinon

ne fleksas ŝtormo murda,

nek jug' de l' jaroj.

Ĉe ĝia pied' mi sidas

kun mia vivo kurta.

                        __________ Lajos Tarkony

 

                                                  (el ESPERANTA  ANTOLOGIO)



(There are no discussion topics yet in this forum)