第11课课文 B

PARTO B


DIALOGO PRI LA JARO

A. La jaro havas kvar sezonojn. Ĉu vi scias iliajn nomojn? Kompreneble en la lingvo Esperanto.

B. Mi scias. Ili estas printempo, somero, aŭtuno kaj vintro.

A. Ĉu la jaro havas nur la sezonojn?

B. Ne. Ĝi havas ankaŭ monatojn. Ili estas januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro kaj decembro.

A. Tre bone. Nun mi scivolas, kiel vi ellernis parkere la nomojn de la monatoj?

B. Mi lernis ilin en grupoj. La unua grupo estas januaro kaj februaro. Ili ambaŭ finiĝas per "u-a-r-o". La dua grupo estas la printempaj monatoj: marto, aprilo kaj majo. La tria estas la someraj monatoj: junio, julio kaj aŭgusto. Junio kaj julio ambaŭ komenciĝas per "j-u", kaj aŭgusto, kiel "aŭtuno", komenciĝas per "a-ŭ". La lastaj kvar monatoj, nome septembro, oktobro, novembro kaj decembro, same kiel la vorto"membro", finiĝas per "b-r-o".

A. Via metodo ja estas tre bona. Nu, diru al mi, ĉu la monato havas partojn?

B. Jes. Ili estas semajnoj. Ĉiu semajno havas sep tagojn. Iliaj nomoj estas lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo.

A. Kiu tago estas hodiaŭ?( aŭ: Kiun tagon ni havas hodiaŭ?)

B. Hodiaŭ estas lundo.

A. Kia tago ĝi estas?

B. Lundo estas labortago, la unua tago de la semajno.

A. Kiu tago estis hieraŭ?

B. Hieraŭ estis dimanĉo. Dimanĉo estas ripoztago, la lasta tago de la semajno.

A. Kiu tago estis antaŭhieraŭ?

B. Antaŭhieraŭ estis sabato.

A. Kiu tago estos morgaŭ?

B. Morgaŭ estos mardo.

A. Kiu tago do estos postmorgaŭ?

B. Postmorgaŭ estos merkredo.

A. Kioman tagon ni havas hodiaŭ? (aŭ: Kia dato estas hodiaŭ?)

B. Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto de la jaro mil naŭcent okdek tri. (aŭ: la dudek-sepa de marto mil naŭcent okdek tri.)

A. Kiam ni havas Esperantajn kursajn horojn?

B. Ĉiusemajne dufoje (aŭ: dufojojn): lunde kaj ĵaŭde.

A. Ĉu vi ŝatas tiujn kursajn horojn?

B. Jes, kompreneble. Mi ŝatas Esperanton. Ĝi ja estas la plej facila kaj plej belsona lingvo en la mondo.



(There are no discussion topics yet in this forum)