第1课课文 A

UNUA LECIONO

 

PARTO A

 

LA FOSILO

(Malnova Franca Fabelo)

 

Antaŭ multaj jaroj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili: "Premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon."

La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri siaj fosiloj. "Bona fosilo devas esti longa!" diris unu.

"Ĝi devas esti larĝa!" diris la alia.

Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion.

Esperantistoj, karaj kunbatalantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante.

Ni fosu nian sulkon!

Vivu nia Zamenhofa Esperanto!

(el "Vortoj de Prof. Cart")



(There are no discussion topics yet in this forum)