第11课课文 A

第十一课 DEKUNUA LECIONO


PARTO A

LA KALENDARO

 

La kalendaro estas sistemo pri kalkulo kaj divido de la tempo. Tre frue la kalendaron jam konis la ĉinoj, hindoj, araboj, hebreoj, grekoj kaj romanoj. Tiam ili kalkulis la tempon laŭ la luna kalendaro, t.e. (tio estis) laŭ la rondiro de la luno ĉirkaŭ la tero. Sed ilia kalendaro ne estis preciza kaj estigis pli-malpli grandan eraron.  

Nia nuna kalendaro ŝuldas sian originon al Romulo, kiu estis la legenda fondinto kaj la unua reĝo de Romo de 753 ĝis 715 a.K. (antaŭ Kristo). En lia kalendaro unu jaro konsistis el 300 tagoj, dividitaj en 10 monatojn. Poste Numo, la dua reĝo de Romo, aldonis al la dek la du aliajn. Sed el tiu ne ĝusta tempkalkulado rezultis ĝis la jaro 47 a.K. jam 67-taga diferenco.

Tiam Julio Cezaro reformis ĝin, rilatigante ĝin kun la suno. Li enkondukis la 365-kaj-1/4-tagan kalendaron (la Julian kalendaron). Li aranĝis la tagojn tiamaniere, ke unu jaro konsistis el 365 tagoj, kaj unu ekstra tago aŭ supertago estis aldonata al la monato februaro de ĉiu kvara jaro, kiu estis nomata superjaro. Sed la tropika jaro enhavas ne 365 kaj 1/4 tagojn, sed 365 tagojn, 5 horojn, 48 minutojn kaj 46 sekundojn, kaj tiu eraro rezultigis ĝis 1582 jam dektagan diferencon. Tian mankon tiam korektis papo Gregorio la XIII-a. Li ordonis, ke la 5-a de oktobro de tiu jaro estu la 15-a de oktobro kaj de tiam ĉiu centa jaro ne plu estu superjaro escepte de ĉiu kvarcenta jaro, kaj tiel estiĝis la Gregoria kalendaro, kiu tiam estis tuj adoptita de preskaŭ ĉiuj popoloj en Eŭropo.

Kvankam en la Gregoria kalendaro estas ankoraŭ malgranda eraro (kun unu taga diferenco sur 4000 jaroj), tamen ĝi estas tre oportuna kaj pro tio nun jam estas vaste uzata en la mondo.



(There are no discussion topics yet in this forum)