第9课课文 A

第九课
NAŬA LECIONO

PARTO A
LA TERO
La tero havas sep kontinentojn kaj kvar oceanojn. La sep kontinentoj estas Azio,
Eŭropo, Afriko, Nord-Ameriko, Sud-Ameriko, Oceanio kaj Antarkta Kontinento; la kvar
oceanoj estas Pacifiko, Atlantiko, Hindia Oceano kaj Arkta Oceano.
Sur nia tero ekzistas multaj landoj, en kiuj loĝas diversaj popoloj,kaj ĉiu el la popoloj
parolas apartan lingvon.
Kutime la ĉino loĝas en Ĉinio (aŭ Ĉinujo) kaj parolas la ĉinan lingvon, la japano loĝas
en Japanio (aŭ Japanujo) kaj parolas la japanan lingvon, la anglo loĝas en Anglio (aŭ
Anglujo) kaj parolas la anglan lingvon; la franco loĝas en Francio (aŭ Francujo) kaj
parolas la francan lingvon; la hispano loĝas en Hispanio (aŭ Hispanujo) kaj parolas la
hispanan lingvon; la ruso loĝas en Sovetio (aŭ Sovetunio — Unio de la Socialistaj Sovetaj
Respublikoj) kaj parolas la rusan lingvon; la egipto loĝas en Egiptio (aŭ Egiptujo) kaj
parolas la araban lingvon; la usonano loĝas en Usono (aŭ la Unuiĝintaj Ŝtatoj de
Nord-Ameriko) kaj parolas la anglan lingvon; la brazilano loĝas en Brazilo kaj parolas la
portugalan lingvon kaj la meksikiano loĝas en Meksikio kaj parolas la hispanan lingvon.
Ĉiu lando havas sian ĉefurbon. Beijing (Pekino) estas la ĉefurbo de Ĉinio; Tokio
estas la ĉefurbo de Japanio; Londono estas la ĉefurbo de Anglio; Parizo estas la ĉefurbo
de Francio; Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio; Moskvo estas la ĉefurbo de Sovetunio;
Kairo estas la ĉefurbo de Egiptio; Vaŝingtono estas la ĉefurbo de Usono; Meksiko estas la
ĉefurbo de Meksikio.
Jen estas aliaj landnomoj, Germanio, Italio, Portugalio, Hungario; Rumanio, Grekio,
Jugoslavio, Pollando, Ĉeĥoslovakio, Nederlando, Danlando, Finnlando, Bulgario, Svedio,
Svislando, Belgio, Albanio, Hindio, Pakistano, Turkio, Irano, Mongolio, Koreio, Indonezio,
Vjetnamio, Filipinoj, Kanado, Argentino, Ĉilio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Alĝerio, Tanzanio,
Zambio, Niĝerio, ktp.
Jen estas aliaj gravaj urboj de la mondo: Shanghai (Ŝanhajo), Nov-Jorko, Berlino,
Romo, Vieno, Varsovio, Ĝenevo, Stokholmo, Helsinki, Hongkongo, Nov-Delhio, Brazilio,
Alĝero.
Granda estas nia loĝejo — la tero. Se ni intencas viziti alian urbon, alian landon por
turisma aŭ alia celo, ni vojaĝos. Dum ni vojaĝas en fremdaj landoj, ni, esperantistoj,
parolas Esperanton kaj ni povas ĉie trovi niajn amikojn kaj samideanojn.

No entries in database