第4课课文 B

PARTO B

 

KONSILOJ PRI HIGIENO

 

Manĝu nur kiam vi estas malsata kaj ĉesu manĝi tuj kiam vi satiĝas. Prenu freŝajn manĝaĵojn, bonguste kuiritajn, kiuj ne estas tro salitaj kaj tro spicitaj. Manĝu malrapide, ĉar rapida kaj troa manĝado estas malutila al via sano. Sanan, fortikan korpon havas tiu, kiu preparas al si simplan manĝaĵon kaj ĝin prenas ĉiam en la fiksaj horoj.

La pura akvo estas la plej saniga el la trinkaĵoj. Teo kaj kafo helpas al digestado kaj estas utilaj al la maturuloj, tamen ili estas malutilaj al la infanoj. Brando estas la plej malutila trinkaĵo, precipe kiam oni prenas ĝin kun malplena stomako. Ĝi malbonigas


sanon eĉ kiam oni prenas nur glaseton da ĝi.


No entries in database